Prezento de la TTT-ejo

Tiu TTT-ejo estis kreita de Havra Esperantista Grupo. Havro estas industria kaj havena urbo, nordokcidente de Francio. Temas pri senpaga TTT-ejo, sen komerca celo, malfermata al ĉiuj por ebligi al ĉiu organizi sian vojaĝon tra la mondo, tra Esperantujo, aŭ esti informata.

Kio estas trovebla ĉi-tie ?

La vojaĝanto tie trovos ĉiujn lokojn kie Esperanto estas uzata tra la mondo : kulturajn lokojn, gastigadon, restoraciejojn, amaskomunikilojn, lokajn vidindaĵojn kaj ĉiun ajn lokon, kiujn vi proponos al ni, rilatanta al esperantista kulturo kaj turismo.

Kiel serĉi ?

Klaku sur la butono « serĉado », elektu de 1 ĝis 4 kriteriojn kaj poste rigardu la rezulton ( kiun vi ankaŭ povos printi ). Se aperas fotaĵo, vi povos pligrandigi ĝin, klankante sur ĝi.

Kiel la adresaro estas ĝisdatigita ?

Nia retdosiero jam enhavas multajn adresojn sed ni petas vian helpon por alĝustigi aŭ kompletigi ĝin. Por aldoni slipon, klaku la butonon « aldonado », plenigu la rubrikojn, eble aldonu foton kaj sendu. Tiu slipo estos kontrolita de ni ( neduobleco kaj taŭgeco de informo ). Poste ĝi estos legebla de ĉiuj. Por ĉiu reĝustigo de jam registrita slipo aŭ rimarko, bonvolu kontakti nin per butono « skribu al ni »

Loi "Informatique et Libertés" n° 78-17 du 6 janvier 1978.

Vous pouvez nous demander de rectifier les informations vous concernant ou de ne pas figurer dans le guide.

Merci de laisser un message.

Leĝo " Komputoko kaj Liberecoj" n° 78-17 de la 6a de Januaro 1978.

Vi povas peti al ni reĝustigi informaĵojn koncerne vin aŭ ne aperi en la gvidilo. Bonvolu aldoni mesaĝon. Antaŭdankon.

176485 visites