Tiu TTT-ejo estis kreita de Havra Esperantista Grupo. Havro estas industria kaj havena urbo, nordokcidente de Francio. Temas pri senpaga TTT-ejo, sen komerca celo, malfermata al ĉiuj por ebligi al ĉiu organizi sian vojaĝon tra la mondo, tra Esperantujo, aŭ esti informata.
La vojaĝanto tie trovos ĉiujn lokojn kie Esperanto estas uzata tra la mondo : kulturajn lokojn, gastigadon, restoraciejojn, amaskomunikilojn, lokajn vidindaĵojn kaj ĉiun ajn lokon, kiujn vi proponos al ni, rilatanta al esperantista kulturo kaj turismo.
Klaku sur la butono « serĉado », elektu de 1 ĝis 4 kriteriojn kaj poste rigardu la rezulton ( kiun vi ankaŭ povos printi ). Se aperas fotaĵo, vi povos pligrandigi ĝin, klankante sur ĝi.
Nia retdosiero jam enhavas multajn adresojn sed ni petas vian helpon por alĝustigi aŭ kompletigi ĝin. Por aldoni slipon, klaku la butonon « aldonado », plenigu la rubrikojn, eble aldonu foton kaj sendu. Tiu slipo estos kontrolita de ni ( neduobleco kaj taŭgeco de informo ). Poste ĝi estos legebla de ĉiuj. Por ĉiu reĝustigo de jam registrita slipo aŭ rimarko, bonvolu kontakti nin per butono « skribu al ni »
Vous pouvez nous demander de rectifier les informations vous concernant ou de ne pas figurer dans le guide.
Merci de laisser un message.
Vi povas peti al ni reĝustigi informaĵojn koncerne vin aŭ ne aperi en la gvidilo. Bonvolu aldoni mesaĝon. Antaŭdankon.
168684 visites